Ĉinio plifortigas savajn kaj krizhelpajn klopodojn en regionoj trafitaj de inundoj
Yu Publikigita: 2023-08-06 17:02:56

Laŭ oficiala kunveno sabate, la Ŝtata Komandejo por Batalo kontraŭ Inundo kaj Sekeco dissendis 10 teamojn por helpi la savadon kaj krizhelpon en regionoj trafitaj de inundoj en norda kaj nordorienta Ĉinio.

La kunveno estis okazigita de la komandeja oficejo kaj la Ministerio pri Krizokaza Traktado, kune kun la Ĉina Meteologia Administracio, la Ministerio pri Akvaj Resursoj, la Ministerio pri Naturaj Resursoj kaj provinc-nivelaj oficejoj pri regado de inundoj.

La kunveno analizis la situacion de inundoj kaj geologiaj katastrofoj en norda kaj nordorienta Ĉinio kaj de la tajfuno Khanun, kaj aranĝis savadon kaj krizhelpon en ŝlosilaj regionoj.

La komandeja oficejo diris, ke la 10 laborteamoj helpas lokajn aŭtoritatojn pri regado de inundoj kaj savado en Pekino, Hebei, Tianjin, Jilin kaj Heilongjiang.

Ankaŭ la Ministerio pri Krizokaza Traktado sendis profesiajn savteamojn al la plej severe influitaj regionoj.

La Ŝtata Komandejo por Batalo kontraŭ Inundo kaj Sekeco konservas la krizokazan respondon de nivelo II en Tianjin kaj Hebei, kaj tiun de nivelo III en Pekino, Jilin kaj Heilongjiang.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree