Inaŭguriĝis 79a IJK kaj 56a Kongreso de ILEI en Linjano Orsabla, Italio
Alessandra Madella, Mirinda Publikigita: 2023-08-06 19:07:43

Sabate la 5-an de aŭgusto 2023 du karavanaj busoj da instruistoj de Esperanto iris de Torino al Linjano Orsabla (Lignano Sabbiadoro), plaĉa mara urbeto proksime de Venecio, por partopreni en la kunkongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Multe da junuloj alvenis ekde la mateno. Kaj multe da homoj aliĝis al ambaŭ kongresoj.

La 79a Internacia Junulara Kongreso kaj la 56a Kongreso de ILEI daŭras de la 5a ĝis la 12a de aŭgusto, junaj esperantistoj kaj E-instruistoj per simpozioj, kunsidoj kaj aliaj aktivadoj faros interŝanĝojn sub la temoj Intergeneracia Kunlaboro pri Edukado kaj Instrui Esperanton en Lernejoj. Itala ministro pri instruado Giuseppe Valditara sendis gratulan leteron al la kongresoj. 

Entute pli ol 400 homoj alvenis al Linjano por certe tre vigla kongreso. Volontuloj de diversaj landoj atendis ilin, aktive laborante por la akceptado. Flanke de TEJO parolas la prezidanto Albert Stalin Garrido kaj flanke de ILEI parolas la estrarano pri kongresoj Laura Brazzabeni.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree