Ĝenerala sekretario de Internacia Federacio de Universitata Sporto: Universitata Sporkonkurso en Chengdu sciigis la mondon pri vera Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2023-08-06 18:07:01

Sabate ĝenerala sekretario de Internacia Federacio de Universitata Sporto Eric Saintrond akceptis intervjuon en la mediata centro kaj alte taksis organizadon kaj garantion de la Universitata Sporkonkurso en Chengdu.

Li multe laŭdis stadionojn, organizadon de matĉoj, servon de volontuloj de la universitata sportkonkurso kaj aparte menciis, ke nur 13 el 49 sportejoj de la Universitata Sporkonkurso en Chengdu estis nove konstruitaj kaj la restaj 36 estis reformitaj konstruaĵoj. Eric diris, ke Chengdu faris mirindan laboron kaj inter multaj solenaj sportkonkursoj laŭ lia sperto, ĉi tiu konkurso estas la plej bona en la mondo. 

Li diris, ke Ĉinio estas progresinta lando, ekzemple la televidprogramado havas mirindan nivelon. Chengdu estas verda urbo de estonteco kaj li amas Chengdu kaj Ĉinion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree