21 homoj vunditaj en 5,5-magnituda tertremo en ĉina orienta provinco Shandong
Yu Publikigita: 2023-08-06 17:03:46

Ĝis la 7a horo dimanĉe matene, entute 21 homoj estis vunditaj en la 5,5-magnituda tertremo, kiu trafis la gubernion Pingyuan, en la urbo Dezhou de la ĉina orienta provinco Shandong je 2:33 frumatene.

Laŭ lokaj aŭtoritatoj, entute 126 konstruaĵoj en la sisma zono kolapsis, dum la transportado, komunikado kaj elektroprovizado estis normalaj, kaj neniu liko estis trovita ĉe naftogasa dukto.

Laŭ Pekina Grup-Korporacio de la Ĉina Fervojo, pli ol 20 trajnoj foririntaj el Pekino, Tianjin kaj Cangzhou estis haltigitaj kaj ankaŭ ĉirkaŭ 30 trajnoj tra la rapidega fervojo inter Shijiazhuang kaj Jinan estis haltigitaj.

Lokaj aŭtoritatoj komencis krizokazan respondon por organizi savadon kaj taksi eblajn riskojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree