Estas sufiĉe protektataj tradicia kulturo, moroj kaj kutimoj de diversaj etnoj de Xinjiang
Mirinda Publikigita: 2023-08-07 15:19:10

De la 31a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, ambasadoroj el pli ol 20 landoj de Azio, Afriko kaj Latinameriko vizitis Xinjiang. Ili vizitis Kash, Kuqa kaj Urumĉion kaj ankaŭ tieajn malnovajn urbojn, vilaĝojn, moskeojn, entreprenojn por fari rektan interŝanĝon kun lokanoj kaj informiĝi pri socia disvolviĝo, protektado de etnaj religioj kaj la popola vivo ĉeloke.

En la doganstaplejo de Kash kaj la internacia terhaveno de Urumĉio, ili vidis disvolviĝon kaj viglecon de Xinjiang. La projekto de sekura trinkakvo de urbetoj kaj vilaĝoj por 460 mil homoj kaj la enspezopliiga programo de agrikultura efika akvoŝparado impresis ambasadorojn kaj diplomatojn pri klopodoj kaj decido de la registaro por senĉese altigi la popolan vivon.

Dominika ambasadoro al Ĉinio Martin Charles diris, “Mi estas tute skuita pro la spertoj en Xinjiang. Mi povas fari interŝanĝojn kun lokanoj kaj sentis, ke ili estas tre feliĉaj. Se edukado, loĝado kaj pura akvo estas fundamentaj homrajtoj, mi vidis ĉion ĉi tie.”

Irana ambasadoro al Ĉinio Mohsen Bakhtiar diris, ke kadre de la Zono kaj Vojo, ni povas utiligi la historian avantaĝon por vastigi kunlaboron inter Xinjiang kaj Irano kaj realigi transigon de varoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree