Kiel estas vera Xinjiang laŭ fremdlandaj diplomatiaj senditoj?
Yu Publikigita: 2023-08-07 22:00:51

“Xinjiang, kiun ni propraokule vidis, estas tute malsama ol tiu raportita de okcidentaj amaskomunikiloj,” diris dominika ambasadoro al Ĉinio Martin Charles lastatempe post sia unua vojaĝo al Xinjiang. Dum la 5-taga vojaĝo, li kaj aliaj diplomatiaj senditoj de 24 landoj al Ĉinio vizitis Kaŝgaron, Kuqa kaj Urumĉion, spertante la lokajn morojn kaj ekonomian kaj socian disvolviĝon de Xinjiang. “La pejzaĝoj estas tre belaj, homoj estas tre afablaj, la ekonomio estas tre dinamika, kaj ĉiu stacio estas impresa.” Dum la vojaĝo, diplomatiaj senditoj el multaj landoj dividis siajn spertojn en Xinjiang kun raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo. Ili diris, "Homoj devas veni ĉi tien por rigardi veran Xinjiang.

Same kiel Charles, multaj fremdlandaj diplomatiaj senditoj vizitis Xinjiang por la unua fojo. Antaŭ la ekiro, ili estis konsternitaj de granda kvanto da negativaj raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj pri Xinjiang. Ĉu Xinjiang vere estas tia? Kun tiaj duboj, ili faris profundan viziton al Xinjiang de la 31a de julio ĝis la 4a de aŭgusto por trovi siajn proprajn respondojn. 

Irana ambasadoro al Ĉinio Mohsen Bakhtiar rimarkis, ke modernaj irigaciaj retoj estis starigitaj en kotonaj kampoj en Xinjiang kaj maŝinoj multe pliigis kotonan produkton, kaj tiel pliboniĝis la vivo de ordinaraj homoj. "Ili ankaŭ uzas modernajn teknologiojn, ekzemple senpilotajn aerveturilojn, por ŝprucigi pesticidojn. Tiuj diplomatiaj senditoj diris, ke ĉi tio tute diferencas de la tiel nomata "devigita laboro" en raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj, ĉar Xinjiang jam komencis uzi la plej progresintajn mekanikajn ekipaĵojn. Charles diris, ke la pozitiva bildo de Xinjiang devas esti prezentita al la mondo, por diri al la internacia komunumo, ke la informoj disvastigitaj de Okcidento estas falsaj. 

Krome, ili ankaŭ havis vid-alvidajn interŝanĝojn kun islamaj pastroj, kantis kaj dancis kun lokanoj kaj spertis ilian ĉiutagan vivon. Samoa ambasadoro al Ĉinio Luamanuvae A. Mariner profunde enamiĝis je Xinjiang. "Nang estas mia plej ŝatata manĝaĵo, kaj ĉio ĉi tie estas bonega. La Islama Akademio kaj aliaj institucioj en Xinjiang bone protektas la kulturajn kaj historiajn tradiciojn de etnaj minoritatoj. Laŭ Mariner, estas malfacile kompreni veran Ĉinion sen vizito al Xinjiang. Li diris, “Ne nur pro tio, ke Xinjiang havas vastan teritorion kaj abundajn resursojn, sed ankaŭ pro ĝia longa historio kaj profunda kulturo. Mi certe revenos.”

En la pasintaj jaroj, pli ol 2 000 registaraj funkciuloj, religiaj personoj kaj ĵurnalistoj el pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj vizitis Xinjiang kaj propraokule vidis ĝian ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree