La 6an de aŭgusto laŭ raporto de japana ĵurnalo Asahi Shimbun, kelkaj informitaj personoj de la japana registaro malkaŝis, ke la japana registaro planas oficiale decidi la daton de ellaso de nuklepoluita akvo de Fushikuma en la maron post la pintkunveno de Usono, Sud-Koreio kaj Japanio okazonta en la 18a de aŭgusto. La ellaso probable komenciĝos ekde la fino de aŭgusto.
Laŭ raporto, japana ĉefministro Fumio Kishida planas partopreni en la pintkunveno de Usono, Sud-Koreio kaj Japanio en Usono en la 18a de aŭgusto. Dume li faros apartan renkontiĝon respektive kun usona prezidento Joe Biden kaj sudkorea ĉefministro Yoon Suk Yeol.
Oficisto de la japana ĉefministrejo informis, ke almenaŭ necesas unu semajno inter decidofaro pri la dato kaj la oficiala efektivigo de la ellaso de nuklepoluita akvo en la maro.
La ellaso de nuklepoluita akvo en la maron vekis fortan oponon en- kaj eksterlande.
En la 31a de julio, japanaj kaj sudkoreaj civilaj societoj okazigis manifestaciojn antaŭ la ĉefministrejo oponante la ellasan planon.