Wang Yi: Ĉinio kaj EU devas fari pli da instituciaj dialogoj por antaŭenigi duflankajn rilatojn
Yu Publikigita: 2023-08-07 15:16:20

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) devas fari pli da instituciaj dialogoj por injekti novan kaj fortan impulson en la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj la EU.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun alta reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Josep Borrell.

Borrell esprimis siajn profundajn kondolencojn pro la lastatempaj torentaj pluvoj kaj inundoj en Ĉinio, kaj emfazis, ke la EU firme sin devontigas al disvolvado de bonaj rilatoj kun Ĉinio. Li aldonis, ke la Tutmonda Enireja Strategio de la EU kaj la iniciato Zono kaj Vojo estas ne konkuraj, sed komplementaj unu al la alia, ĉar ambaŭ celas antaŭenigi tutmondan disvolviĝon.

Borrell emfazis, ke li atendas viziti Ĉinion kiel eble plej baldaŭ kaj komenci strategian dialogon kun la ĉina flanko por kune prepari sin por la ĉi-jara kunveno de gvidantoj de la EU kaj Ĉinio kaj akceli pluan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke nun, altnivelaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la EU konservas bonan tendencon, kaj ambaŭ flankoj opinias, ke partnereco estas la plej grava trajto de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree