Kartvela ĉefministro Irakli Garibashvili vizitis Ĉinion kaj ĉeestis inaŭguron de Monda Universitata Sportkonkurso en Chengdu. Dume li akceptis ekskluzivan intervjuon de CGTN (China Global Television Network). Li diris, ke la mirindeco de inaŭguro de la sportkonkurso estas komparebla kun tiu de la Olimpikoj. Li diris, ke li tre ŝatas ĉinajn pladojn kaj precipe rostitan anason. Li esperas, ke alkoholaĵo de Kartvelio estos gustumita de pli multaj ĉinoj kaj Kartvelio akceptos pli multajn turistojn el Ĉinio. Pri la strategia partnereco inter Kartvelio kaj Ĉinio, Garibashvili diris, ke tio estas historia decido kaj li deziras, ke kunlaboro kaj interŝanĝoj en la estonteco plue profundiĝos kaj efektiviĝos.
https://youtu.be/hYAcOKKs6Yc
https://news.cgtn.com/news/2023-08-05/Georgian-PM-Georgia-and-China-s-strategic-partnership-is-historic--1m124365DeE/index.html
https://www.facebook.com/watch/?v=1631850670626945
https://twitter.com/CGTNOfficial/status/1687833336775929856