Lastatempe usona retejo Axios citis en sia raporto donitaĵojn de Pafil-perforta Arkivaro (Gun Violence Archive), dirante, ke ĝis nun ĉi-jare en Usono sume okazis pli ol 420 amaspafadoj kaj pli ol 25 000 homoj mortis pro tio.
La donitaĵoj montras, ke en Usono tage averaĝe okazis du amaspafadoj en 2023 kaj 118 homoj mortis pro pafila perforto. Cetere la nombro de vunditoj en pafadoj en Usono superis 22 milojn, inkluzive de pli ol 400 infanoj kaj 2 400 gejunuloj.
Erudiciulo opinias, ke amaspafado estas ne nur pura leĝa problemo, sed ankaŭ kultura ĝeno. Usono devas ne nur fari ŝanĝon per leĝoj, sed ankaŭ ŝanĝi pafilan kulturon de la socio.