Ĉina proparolanto respondis demandon pri rifo Ren’ai Jiao
Mirinda Publikigita: 2023-08-07 22:36:22

Lunde proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj respondis demandon pri Ren’ai Jiao.

Lastatempe la usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, dirante, ke Ĉinio haltigis kaj atakis filipinajn ŝipojn, kiuj transportis enturniĝintajn personojn kaj proviantojn al ĝia militŝipo en la rifo Ren’ai Jiao, kio malobservis internacian leĝon kaj minacis regionan pacon kaj stabilecon, kaj ke Usono subtenas la laŭleĝajn marajn aktivadojn de Filipinoj. Pri tio raportistoj demandis proparolanton de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.

La proparolanto diris, ke la rifo Ren’ai Jiao ĉiam estas parto de la insularo Nansha de Ĉinio. En 1999 Filipinoj sendis militan ŝipon al Ren’ai Jiao, intencante ŝanĝi la nunan situacion de la rifo. Ĉinio tiam postulis seriozan traktadon kaj urĝis Filipinojn deloki la militŝipon. Filipinoj kelkfoje promesis treni ĝin, sed neniam plenumis la promeson. En la 5a de aŭgusto, Filipinioj, ignorante persvadon kaj averton de Ĉinio, sendis du ŝipojn en la akvojn de Ren’ai Jiao kaj intencis transporti materialojn al la militŝipo, kio atencis la ĉinan suverenecon kaj malobservis la “Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro”. 

La usona Ŝtata Departemento ignoris la fakton kaj publikigis deklaron por ataki justan kaj laŭleĝan agadon, kiun faris Ĉinio por protekti siajn marajn rajtojn, kaj subteni provokajn agojn de Filipinoj. Ĉinio firme oponas tion. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree