La 1an de aŭgusto, usona pensfabriko Asia Society publikigis novan raporton titolitan “Usono devas prioritatigi Sudorientan Azion en sia strategio pri Ĉinio”. La raporto diris, ke Usono devas forlasi strebon al “gvida loko” en sudorienta Azio, ĉar Ĉinio havas grandegan influon en tiu regiono. La raporto resumis, ke Usono estas nur parto de “plurisma situacio” en tiu regiono.
La raporto proponis, ke Usono malfortigu siajn vortojn pri “internacia ordo surbaze de regularoj”, ĉar la popoloj de Sudorienta Azio opinias, ke tiuj vortoj estas “tre hipokritaj” kaj rigardas tion kiel “regulo trudita de okcidentaj landoj al neokcidentaj landoj”.