Fraser Sampson sciigas al mondo veran Ĉinion
Ĝoja Publikigita: 2023-08-08 09:00:23

En ĉina pekina trajta strateto Hutong-o situas hejmo de brito Fraser Sampson, tie ĉi estas arkitekturo ĉinstila kaj ornamo moderna, kaj kunfandiĝis belo orienta kaj okcidenta. "Mia angla nomo estas Fraser kaj ĉina nomo Afu. Mi aĝas 25 jarojn kaj elkreskis en Pekino."

Afu naskiĝis en 1997 kaj vivas en Pekino pli ol dudek jarojn. Liaj gepatroj ŝatas filmojn de reĝisoro Zhang Yimou kaj interesiĝas pri ĉina kulturo. Tial kiam ili trovis bonan laboron en Pekino, la familio translokiĝis en Pekino. "En 2001 ili planis labori en Pekino tri ĝis kvar jaron, rezulte ĝis nun ili ankoraŭ laboras ĉi tie. Ili fiksloĝas en Ĉinio kaj kutimas al vivo ĉi tie."

En la aĝo de tri jaroj Afu unuafoje venis al Pekino. En Ĉinio Li vizitis elementan lernejon kaj mezlernejon, poste li revenis al Britio kaj tie fininte lernadon en universitato li laboris unu jaron, poste li refoje venis al Ĉinio. Li diris, ke ĉar neniu alia lando krom Ĉinio povas doni la gajnosenton al li, tial li elektis Ĉinion. "Mi sentas, ke Britio ne taŭgas al mi, Ĉinio por mi estas bona. ‘Kiu mi estas?’ kiam ni aĝas ĉirkaŭ dudek jarojn, ni ofte volas trovi la solvon. Laŭ mi, la kerno estas, ke mi havas superecon kaj povas ludi ĝin en Ĉinio."

Por Afu, estas brila ĉiu tago en Ĉinio. Maje, li kun patro vojaĝis bicikle en la monto Qomolangma en ĉina Tibeto, julie li partoprenis en boksa konkuro. Li ankaŭ invitas amikojn britajn al Ĉinio por persone vidi la veran Ĉinion. "Mia brita amiko vojaĝis en Ĉinio kaj diris al mi, 'Mi ne imagis, ke ĉinoj estas tiel gastamaj!' Li ne parolas en la ĉina lingvo, en supermerkato ĉinoj ofte helpis lin por aĉetado. Mankis mono en karto por metroo, ĉina maljunulino rekte aĉetis bileton por li. Li diris, ke ĉinoj estas vere gastamaj kaj inkluzivecaj kaj oni devas persone viziti Ĉinion por vidi la veran Ĉinion."

Nun Afu laboras pri raportado de Ĉinio. Li diris, ke iuj okcidentaj mediatoj faris malobjektivajn kaj malverajn raportojn pri Ĉinio. Li esperas sciigi al la mondo la veran Ĉinion kaj amikajn ĉinojn per si mem. "Mi volas montri la veran Ĉinion al la mondo. Ni ĉiuj estas samaj kaj volas fari pli da bonaj aferoj al la mondo. Mi montros la esencon de Ĉinio, nome gastamajn ĉinojn. Tio estas la kialo de mia restado en Ĉinio en pli ol 20 jaroj, ankaŭ la kialo de mia estonta restado ĉi tie, ĉar mi amas belan animon de ĉinoj. Mi montros tion al la mondo. Mi kredas, ke ni kuraĝigos pli da homoj persone viziti Ĉinion kaj ne esti influataj de amaskomunikiloj kun antaŭjuĝo."

Pro la afero Afu estas kaj feliĉa kaj plena de fido pri la esonteco. Li esperas, ke li ludos la rolon ligi kulturojn de Ĉinio kaj Britio kaj pliigi amikecon inter la du landoj, ĝuste kiel sian familion kun stiloj kaj ĉina kaj la okcidenta.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree