Wang Yi telefone interparolis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov
Mirinda Publikigita: 2023-08-08 16:03:20

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Wang Yi lunde telefone interparolis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov.

Wang diris, ke post la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rusio en marto, la strategia kunlaboro kaj praktika kunlaboro inter la du landoj akiris novajn progresojn, la duflanka komerco refoje kreis rekordon, prienergia kunlaboro estis stabile antaŭenigita, rapide restariĝis personaraj interŝanĝoj. Faktoj pruvis, ke Ĉinio kaj Rusio estas fidindaj kaj fidelaj amikoj kaj partneroj. Nun la plej grava laboro de la du flankoj estas plue efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj antaŭenigi la ĉina-rusan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo en la nova epoko por altnivela disvolviĝo.

Lavrov diris, ke Rusio volas efektivigi kune kun Ĉinio gravajn fruktojn dum la vizito de Xi en Rusio, fortigi strategian kunordigon, profundigi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la rilatojn por novaj atingoj. Rusio volas fortigi kun Ĉinio kunordigon kaj kunlaboron kadre de UN, BRICS-landoj kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo, oponi kontraŭ hegemonio, rezisti kontraŭ solflankismo, akceli demokratiigon de internaciaj rilatoj kaj protekti internacian justecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree