Ekstera komerco de Ĉinio kreskis je 0,4% en unuaj sep monatoj
Yu Publikigita: 2023-08-08 17:01:37

Oficialaj donitaĵoj montris marde, ke en la unuaj sep monatoj de tiu ĉi jaro, la totala sumo de importado kaj eksportado de Ĉinio pliiĝis je 0,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 23,55 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 3,29 duilionoj da usonaj dolaroj).

Laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj, eksportado kreskis je 1,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 13,47 duilionoj da juanoj, dum importado malkreskis je 1,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 10,08 duilionoj da juanoj.

La donitaĵoj montris, ke sole en julio, la ekstera komerco falis je 8,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kun malkresko de eksportado kaj importado je 9,2% kaj 6,9% respektive.

En la periodo de januaro ĝis julio, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj restis la plej granda komerca partnero de Ĉinio. La komerco de Ĉinio kun membroj de la asocio kreskis je 2,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj okupis 15,3% de la totala komerca sumo de la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree