Kiel Irano rompos stagnon post kvin-jaraj sankcioj de Usono?
Mirinda Publikigita: 2023-08-08 15:26:45

Usono solflanke retiriĝis el la irana nuklea interkonsento maje de 2018 kaj komencis sankciojn kontraŭ Irano en la 7a de aŭgusto samjare. Nun kvin jarojn poste, Usono tute ne reduktis la sankciojn, sed pli ofte svingis sian bastonon de sankcioj.

En la pasintaj kvin jaroj, la irana popolo ĉiam sentis premon el la sankcioj. La irana registaro ne povis importi komercaĵojn el internaciaj komercaj kanaloj, kio kaŭzis mankon de iuj manĝaĵoj kaj medikamentoj kaj seriozigis humanisman krizon de Irano.

Irananoj diris, ke kvankam la ekstrema premado de Usono sur Irano celas devigi Iranon cedi, tamen faktoj pruvis, ke sankcioj ne povis subigi Iranon, la iranaj registaro kaj popolo plue rezistas kontraŭleĝajn agojn de Usono.

Por sin liberigi el influojn de la usonaj sankcioj, Irano aktive serĉas sian elirejon per ekonomia disvolvo, sciencteknika novigo kaj aktiva interŝanĝo kun amikaj landoj.

En Mezoriento Irano plibonigis siajn rilatojn kun arabaj landoj. En marto ĉijare Saud-Arabio kaj Irano konsentis restarigis diplomatiajn rilatojn sub interpacigo de Ĉinio.

La 6an de aprilo Irano kaj Saud-Arabio subskribis komunan deklaron kaj restarigis diplomatiajn rilatojn ekde tiu tago. Poste la du landoj espereble faros kunlaborojn en energio, trafiko kaj aliaj kampoj.

Cetere Irano aktive vastigis kunlaborojn kun pli multaj landoj. Junie ĉijare irana prezidento Seyed Ebrahim Raisi invitite vizitis Venezuelon, Nigaragvon kaj Kubon, kiuj suferas samajn sankciojn de Usono kaj atingis multajn kunlaborajn interkonsentojn kun tiuj tri latinamerikaj landoj.

Julie Rais vizitis Kenjon, Ugandon kaj Zimbabvon kaj li estas la unua irana prezidento vizitinta Afrikon en la pasintaj 11 jaroj. Serio da rimedoj enkorpigas deziron de Irano por fortigi kaj profundigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun aliaj landoj.

Irana politika analizisto diris, ke la ekvilibro de tutmondaj fortoj jam ŝanĝiĝis, malaperis solisma sistemo. Usono jam ne povas senbride efektivigi siajn politikojn tra la mondo. Tio alportis pli multe da spaco kaj elektoj al evoluantaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree