Kio okazis al la eŭropa ekonomio?
Qiujieming Publikigita: 2023-08-09 19:07:39

Antverpeno estas fama prilaborcentro kaj komerccentro de diamanto en Belgio. Tamen la diamanta industrio estis grave influita de la sankcioj efektivigitaj de la Okcidento kontraŭ Rusio, ĉar ĝi ne povas akiri materialajn diamantojn el Rusio.

Philip Schwarz, posedanto de Diamond plaza, diris, ke multaj kompanioj iris al lokoj kiel Dubajo kaj Hindio. La diamanta komerco estas vere malfacila nun.

Peter Wouters, vicurbestro de Antverpeno diris, “La sankcioj kontraŭ la diamantoj de Rusio efektiviĝis tutmonde. Alie, se nur Antverpeno bojkotas ilin, ili elektos aliajn distribuajn kanalojn. Anstataŭ trafi Rusion, estas ni, kiuj fariĝas la viktimoj. Tial ni nepre kontraŭas tiajn sankciojn.”

La influita diamanta industrio reflektas la nunan ekonomian situacion en Eŭropo. Pro la ukraina krizo kaj alta prezo de energio, Eŭropo iras al la rando de recesio.

La freŝaj donitaĵoj de Eŭropa Statistika Buroo montris, ke post laŭsezona alĝustigo, la malneta enlanda produkto de la eŭro-zono en la dua trimestro de ĉi tiu jaro pliiĝis je 0,3% kompare kun la antaŭa trimestro, dum la MEP de la Eŭropa Unio montris nulan kreskon de la antaŭa trimestro.

Enriko Ceko, plenuma direktoro de Albana Centro por Daŭripova Disvolviĝo diris, ke ĝenerale oni opinias, ke la produktiveco de la eŭropa ekonomio malpliiĝos je ĉirkaŭ 1% jare dum almenaŭ la venontaj 20 jaroj. Se ni konsideras faktorojn kiel la kreskantan meza aĝo de la loĝantaro, la malpliiĝo de la efikeco de la eŭropa ekonomio estos eĉ pli severa.

Asocio de Eŭropaj Ĉambroj de Komerco kaj Industrio publikigis raporton, ke ĉirkaŭ 90% de la membroj opinias, ke la nuna investa medio de EU havas malpli allogon ol la antaŭa kompare kun tutmondaj rivaloj. Usono aprobis la Leĝon pri Redukto de Inflacio, kio intensigis la transdonon de internacia kapitalo de Eŭropo al Usono kaj malfortigis eŭropan konkurencivon.

Bernard Dewit, prezidanto de la Belga-Ĉina Ĉambro de Komerco diris, ke unu ekzemplo pri la defio al la konkurencivo de Eŭropo venas de Usono. Usono havas novan Leĝon pri Redukto de Inflacio, kiu favoras usonajn kompaniojn. Tio favoras investon en Usono por eksterlandaj kompanioj kaj pli aktivigas eksterlandajn kompaniojn en Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree