Kiu estas malantaŭ okazaĵo de rifo Ren'ai?
Yu Publikigita: 2023-08-09 17:43:30

La Ĉina Marborda Gvardio publikigis videaĵon la 8an de julio, montrante, ke ŝipo de la Ĉina Marborda Gvardio faris averton per akvokanono al filipina ŝipo kontraŭleĝe enirinta la akvojn proksimajn al la rifo Ren'ai de la ĉina insularo Nansha. Homoj povas klare vidi, ke la tunaro de la ĉina ŝipo estas multe pli granda ol tiu de la filipina ŝipo, sed surloka agado estas profesia kaj sindetena. Analizistoj opinias, ke ĉi tio estas rimedo prenita por eviti kolizion pro rekta blokado, kio ne nur pruvis la decidon kaj kapablon de Ĉinio gardi nacian suverenecon kaj marajn rajtojn, sed ankaŭ konsideris la ĝeneralan situacion de ĉina-filipinaj rilatoj kaj reflektis la respondecon de Ĉinio kiel granda lando.

Tamen, tia justa kaj legitima agado estis atakita kaj kalumniita de Usono. La Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo de Usono publikigis deklarojn dirante, ke la agoj de Ĉinio "malobservas internacian leĝon", kaj ke Usono subtenas la "legitimajn marajn agadojn" de Filipinoj. Kiu malobservis internacian leĝon? Kiuj estas la kaŭzo kaj efiko de la okazaĵo de la rifo Ren'ai? La faktoj estas tre klaraj.

La rifo Ren'ai estas parto de la ĉina insularo Nansha. La 9an de majo 1999, kaduka surteriga tankŝipo de la filipina mararmeo veturis al la rifo Ren'ai, kaj poste la filipina flanko pretendis, ke la militŝipo paneis pro liko ĉe la nordokcidenta parto de la rifo. Soldatoj estis senditaj en deĵoroj por serĉi "efektivan regadon". Ekde tiam, Filipinoj plurfoje promesis fortreni ĉi tiun ŝipon, sed neniam plenumis ĝin. Ili ankaŭ provis ripari kaj plifortigi la militŝipon grandskale por atingi permanentan okupadon de la rifo Ren'ai. Estas evidente, ke la agoj de Filipinoj serioze malobservas internacian leĝon kaj ankaŭ la Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro subskribitan inter Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Dum kelka tempo, la ĉina flanko komunikiĝis kun Filipinoj multfoje pri la demando de la rifo Ren'ai, postulante, ke ĝi ne transportu konstruajn materialojn al la militŝipo "sidanta sur la strando", kaj proponante, ke ambaŭ flankoj diskutu pri rimedoj por regi la situacion de la rifo kiel eble plej rapide. Sed Filipinoj ignoris ĉi tiujn proponojn kaj insistis sendi konstruajn materialojn al la militŝipo. Samtempe Usono fihelpis kaj subtenis la agojn de Filipinoj, kaj eĉ sendis militajn aviadilojn kaj ŝipojn al la maro por kunlaboro kaj subteno, kaj ĉiam prenis la usona-filipinan traktaton pri komuna defendo por minaci Ĉinion. Ĉio ĉi estas ĝuste la kialo de la okazaĵo. Estas facile imagi, kion Usono faros, se alilandaj ŝipoj kontraŭleĝe eniros ĝiajn akvojn, kaj kiajn rimedojn Usono prenos, se alilandaj ŝipoj restos en usonaj akvoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree