Ĉinio forte kondamnas viziton de japana politikisto al Tajvano
Yu Publikigita: 2023-08-09 22:04:06

Proparolanto de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio faris seriozajn demarŝojn al Japanio kaj forte kondamnas, ke iu japana politikisto vizitis la tajvanan regionon de Ĉinio kaj faris nerespondecajn rimarkojn, kiuj celis eksciti transmarkolan streĉon.

Estis raporto, ke vicprezidanto de la Liberal-Demokratia Partio kaj eksa ĉefministro de Japanio Taro Aso vizitis Tajvanon, kie li renkontiĝis kun Tsai Ing-Wen, William Lai kaj aliaj kaj faris paroladon dirante, ke ne devas esti milito en la regiono , inkluzive de la Tajvana Markolo, kaj alvokis sintenon de forta deadmono kaj "pretecon por batalo."

Responde al tio, la proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke malgraŭ la forta opono de Ĉinio, iu japana politikisto vizitis la tajvanan regionon de Ĉinio kaj faris nerespondecajn rimarkojn, kiuj celis eksciti transmarkolan streĉon, provoki antagonismon kaj konfrontiĝon, kaj publike interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

"Tio serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la spiriton de la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj tretas la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn. Ĉinio faris seriozajn demarŝojn al Japanio kaj forte kondamnas tion," la proparolanto aldonis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree