Xi sendis gratulan mesaĝon al singapura prezidento okaze de nacia tago
Qiujieming Publikigita: 2023-08-09 17:44:09

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon al singapura prezidento Halimah Yacob, esprimante gratulojn okaze de la 58a datreveno de la fondiĝo de la Singapura Respubliko.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 58 jaroj, Singapuro akiris rimarkindajn atingojn en nacia konstruado. Kiel amikaj najbaroj kaj gravaj kunlaboraj partneroj, Ĉinio kaj Singapuro ambaŭ antaŭenigas modernigon konforme al siaj propraj naciaj kondiĉoj, ĉiam lernante unu de la alia kaj subtenante unu la alian.

Xi diris, ke li tre ĝojas, ke ĉi-jare la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro altiĝis al “ĉiuflanka altkvalita partnereco kun antaŭvideco”, kiu mapis grandiozan projekton por disvolvo de dulandaj rilatoj en la nova epoko.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, kaj esperas, ke la du flankoj kunlaboros por antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Singapuro kaj injekti pli da pozitiva energio en regionajn pacon kaj prosperon.

Ankaŭ ĉina ĉefminisrtro Li Qiang kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sendis gratulajn mesaĝojn al siaj singapuraj paraleluloj en la sama tago.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree