Kiam usona bankismo tiros lecionojn el siaj eraroj?
Yu Publikigita: 2023-08-10 16:58:12

Antaŭ kelkaj jaroj, Janet L. Yellen, tiama prezidanto de la usona Federacia Rezervo, diris, ke dum sia vivo, "ŝi neniam vidos plian bankisman krizon en Usono. Tamen ĉi tiu profetaĵo estis frakasita de la realo. La 7an de aŭgusto laŭ loka tempo, Moody, unu el la tri ĉefaj internaciaj taksagentejoj, malplialtigis la kreditotaksojn de dek malgrandaj kaj mezgrandaj bankoj en Usono, kaj metis ses grandajn bankojn, inkluzive de Usona Banko kaj Novjorka Mellon-Banko, en la observan liston. Krome, la perspektivo de 11 bankoj por kreditotakso estis difinita kiel la negativa. Tuj post kiam la novaĵo aperis, la akciaj prezoj de ĉi tiuj bankoj falis unu post la alia, eĉ influante aliajn grandajn bankojn.

La raporto de la kreditotaksa agentejo Moody atentigis, ke la usona bankismo alfrontas "multoblajn premojn", inkluzive de financa premo, nesufiĉa reglamentado kaj tiel plu. Inter ili, "malfacila financado" estas la vivminaca krizo alfrontata de granda nombro da bankoj en Usono nun.

De la unua duono de ĉi tiu jaro, okazis krizo al la Usona Banko pro nekapabla likvido kaj nesolventeco. En marto, la Usona Banko kaj bankoj Silicon Valley kaj Signature bankrotis. Komence de majo, la Unua Respublik-Banko bankrotis. Pro tio usonaj reglamentaj agentejoj asignis monon por savado. La brita ĵurnalo Financial Times raportis la 7an de aŭgusto, ke regionaj bankoj en Usono ankoraŭ sin vivtenas per registara financado de kelkcent miliardoj da dolaroj.

La malfortikeco de la usona bankismo estas rezulto de subita ŝanĝo de usona ekonomia politiko kaj la tendenco al "risko". Dum longa tempo, usonaj politikistoj inklinis pliigi elspezon kaj adopti ekspansiajn fiskajn kaj monajn politikojn por flati voĉdonantojn. Post la eksplodo de la epidemio KOVIM-19, Usono komencis efektivigi "senliman" kvantecan lozan politikon, konservi tre malaltajn interezprocentojn kaj lanĉi grandskalan stimulan planon, kaŭzante kreskon de inflacio. Ĉi tio siavice devigis la Federacian Rezervon levi interezprocentojn perforte. Kiel dirite en la raporto de Moody, la usona bankismo ĝenerale estis senpretaj por plialtigo de interezprocentoj. La Eŭropa Esplorcentro pri Ekonomia Politiko atentigis, ke la bankisma krizo en Usono ne estas individua kazo, sed "sistema".

Kiel grava indikilo de la reala ekonomio, la usona bankismo estas en krizo, kio eble alportos serion da negativaj influoj. La raporto de Moody diris, ke la usona ekonomio eniros mildan recesion komence de 2024, kaj bankisma risko plue kreskos. Analizantoj opinias, ke se la krizo disvastiĝos grandskale en la financa sistemo kaj kompromitos la realan ekonomion, tio eble implikos la usonan ekonomion kaj eĉ influos la tutmondan ekonomian renormaligon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree