Ĉinio firme oponas restriktojn de Usono al investoj en Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-08-10 18:43:20

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio forte bedaŭregas kaj firme oponas la obstinan lanĉon de derestriktoj al investoj en Ĉinio fare de Usono kaj faris seriozan demarŝon al la usona flanko.

Laŭ raportoj, ĵaŭde frumatene laŭ pekina tempo, usona prezidento Joe Biden subskribis la administran ordonon starigi kribrajn mekanismojn pri eksterlandaj investoj kaj restrikti la investojn de usonaj entoj en la sektoroj de duonkonduktaĵo kaj mikroelektroniko, kvantuma informa teknologio kaj artefarita inteligenteco en Ĉinio.

Responde al demandoj de raportistoj, la proparolanto diris, ke restrikti la investojn de usonaj kompanioj en Ĉinio, kun nacia sekureca zorgo kiel preteksto, estas klara ago troemfazi la koncepton de sekureco kaj politikigi komercan partoprenon.

La proparolanto atentigis, ke la reala celo de la movo estas senigi Ĉinion je la rajto pri disvolvado kaj egoisme serĉi usonan superecon je la kosto de aliaj.

"Tio estas publika ekonomia truddevigo kaj teknologia tiraneco, ago, kiu grave malobservas la principojn de merkata ekonomio kaj justa konkurenco, subfosas la internacian ekonomian kaj komercan ordon, malstabiligas tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn kaj damaĝas la interesojn de Ĉinio kaj Usono kaj la tutmonda komerca komunumo," diris la proparolanto. "Tio estas maltutmondigo kaj movo por laŭgrade forigi Ĉinion."

La proparolanto aldonis, ke Ĉinio atenteme observos disvolviĝon de la afero kaj rezolute gardos siajn rajtojn kaj interesojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree