Usona prezidento Joe Biden merkrede subskribis administran ordonon, kiu blokos kaj alĝustigos altteknologiajn usonajn investojn irantajn al Ĉinio, kvankam Vaŝingtono diris plurfoje, ke ili ne havas intencon "malkupliĝi" de Ĉinio.
La administra ordono de Biden difinos Ĉinion kiel “landon de zorgo”, kaj ĝi limigos usonajn investojn en tri kategorioj de naciaj sekurecaj teknologioj: duonkonduktaĵoj kaj mikroelektroniko, kvantumaj informaj teknologioj kaj iuj sistemoj de artefarita inteligenteco, laŭ la usona Financa Ministerio.
La reguloj ekvalidos post 45-taga komenta periodo.