Aŭtoritatoj diris ĵaŭde, ke almenaŭ 53 homoj estis konfirme mortigitaj en la arbarofajroj kaŭzitaj de katastrofaj uraganoj en la Maŭi-insulo de Havajo.
La gubernio Maŭi diris en la deklaro afiŝita en oficiala retejo, “La fajroestingado daŭras, 17 pliaj mortoj estis konfirmitaj hodiaŭ meze de la aktiva fajro Lahaina. Ĉi tio pliigis la mortnombron al 53 homoj.”
La mortnombro estis 36 pli frue en la tago. Fortaj ventoj de uragano Dora estis la kaŭzo de la mortigaj arbarofajroj, detruante partojn de Lahaina, turisma loko sur Maŭi-insulo.
Oficialuloj avertis, ke la mortnombro eble estos pli granda.