Ĉinio urĝas Usonon revoki tiel nomatan akton pri komerco kun Tajvano
Qiujieming Publikigita: 2023-08-11 19:56:23

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke Ĉinio urĝas Usonon revoki la tiel nomatan Akton pri Efektivigo de la Unua Interkonsento de la Usona-Tajvana Iniciato pri Komerco de la 21a Jarcento.

La proparolanto faris la rimarkojn en respondo al demando, ke Usono subskribis la tiel nomatan akton en leĝon.

La proparolanto diris, “Ĉinio forte oponas la ajnan oficialan interagadon inter la ĉina tajvana regiono kaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Tio inkluzivas intertraktadon aŭ subskribon de iu ajna interkonsento kun signifo de suvereneco aŭ de oficiala naturo.”

La proparolanto diris, ke tiu ago de Usono malobservas la principon de unu Ĉinio, la tri komunajn komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono kaj ĝian propran devontigon konservi nur neoficialajn rilatojn kun Tajvano, kaj sendas malĝustan mesaĝon al separismaj fortoj serĉantaj “tajvanan sendependecon”.

La proparolanto diris, ke Ĉinio estas neŝancelebla en sia decido protekti sian suverenecon kaj teritorian integrecon, urĝante Usonon tuj ŝanĝi direkton, revoki la tiel nomatan akton, ĉesi antaŭenpuŝi la intertraktadon pri la tiel nomata iniciato kaj ĉesi iri plu sur la malĝusta vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree