Ĉinio kaj Singapuro promesis grandigi kunlaboron por antaŭenigi rilatojn
Yu Publikigita: 2023-08-11 19:55:18

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj singapura vicĉefministro Lawrence Wong konsentis vendrede dum renkontiĝo en Singapuro malfermi novajn kampojn de kunlaboro kaj mapi novan kurson por duflankaj rilatoj.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke ĉina-singapuraj rilatoj konservas stabilecon kaj kontinuecon, montras vivecon kaj ludas demonstran rolon, kaj la duflanka kunlaboro konformiĝas al la nuna situacio kaj helpas disvolviĝon de ambaŭ flankoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Singapuro ĉi-jare altigis duflankajn rilatojn al ĉiuflanka altkvalita partnereco adaptiĝa al estonteco, plene montrante la altan nivelon de reciprokprofita kunlaboro.

Wang akcentis, ke nun Ĉinio klopodas realigi grandan rejunigon de la ĉina nacio per ampleksa antaŭenigo de ĉin-stila modernigo, kio alportos novajn ŝancojn al landoj en la regiono inkluzive de Singapuro.

Wong diris, ke la altgradigo de singapura-ĉinaj rilatoj injektis novan energion en duflankan kunlaboron, kaj la du landoj atingis fruktodonajn rezultojn en komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Singapuro aktive partoprenos en la modernigo de Ĉinio, kaj li atendas viziti Ĉinion kaj kune prezidi kunvenon de la duflanka kunlabora mekanismo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree