Ekvadora prezidento Guillermo Lasso ĵaŭde dekretis tri tagojn da nacia funebro por prezidenta kandidato Fernando Villavicencio, kiu estis mortigita merkrede en politika mitingo en la ĉefurbo Kito.
Lasso ankaŭ dekretis 60-tagan krizostato en la tuta lando “pro grava interna malordo”, kiu inkluzivas la mobilizadon de la armitaj trupoj kaj la policoj por konservi ordon kaj publikan sekurecon.