Restrikto de Usono al investoj en Ĉinio estas “bumerango”
Yu Publikigita: 2023-08-11 16:38:13

Ĵaŭde frumatene laŭ pekina tempo, usona prezidento Joe Biden subskribis la administran ordonon starigi kribrajn mekanismojn pri eksterlandaj investoj kaj restrikti la investojn de usonaj entoj en la sektoroj de duonkonduktaĵo kaj mikroelektroniko, kvantuma informa teknologio kaj artefarita inteligenteco en Ĉinio. Usonaj amaskomunikiloj diris, ke la administra ordono validiĝos post ĉirkaŭ unu jaro, kaj dum ĉi tiu periodo la registaro de Biden ricevos publikan retrokuplon kaj faros reĝustigon. Fakte, la administra ordono mem estas negativa signalo, uzante la pretekston de "senriskigo" por "malkuplo kaj rompo de ĉenoj", kio estigas maltrankvilon al la mondo.

La usona ekonomia rondo tuj esprimis sian maltrankvilon. La Asocio de Duonkonduktaĵa Industrio de Usono diris, ke ĝi faros retrokuplon, kaj esprimis esperon, ke la finaj reguloj permesos al usonaj blatkompanioj "eniri gravajn tutmondajn merkatojn, inkluzive de Ĉinio". Ankaŭ la Nacia Risk-Investas Asocio de Usono diris, ke ĝi atenteme observes tion por ke la administra ordono ne estigu neatenditajn sekvojn al investoj de usonaj kompanioj.

Laŭ usonaj amaskomunikiloj, la ellaboro de la administra ordono daŭris preskaŭ du jarojn. Usono iam sugestis, ke ĝi estos anoncita antaŭ aŭ post la pintkunveno de G20 en majo de tiu ĉi jaro, sed tio estis kelkfoje prokrastita, indikante la intensan rivaladon inter diversaj fortoj malantaŭ ĝi. Analizantoj diris, ke la anonco de ĉi tiu administra ordono estas kvazaŭ politika ruzo, reflektante la patologian politikan ekologion de Vaŝingtono, tio estas, ke sub la profunde enradikiĝinta panso pri "reteno de Ĉinio", malcedemo al Ĉinio fariĝis la tiel nomata politika ĝusteco de Vaŝngtono. Usono okazigos elekton venontjare, tial ne estas mirinde, ke la registaro de Biden uzas subpremon de Ĉinio kiel gravan rimedon por flati la voĉdonantojn.

La restriktoj de la usona registaro al investoj en Ĉinio denove vundas la usonan kredindecon. De post sia enoficiĝo kiel usona prezidento, Biden faris kelkajn promesojn al Ĉinio, inkluzive de neniu intenco serĉi "malkuplon" de Ĉinio, neniu intenco malhelpi la ekonomian disvolviĝon de Ĉinio kaj tiel plu. Ekde ĉi tiu jaro, multaj altrangaj administrantoj de usona firmaoj vizitis Ĉinion sinsekve kaj esprimis sian deziron efektivigi la konsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj en Balio kaj dialogi kaj kunlabori kun Ĉinio. Nun Usono anoncis la restriktojn al investoj en Ĉinio kun la celo subpremi la altteknologian disvolviĝon de Ĉinio, kio montras, ke Usono estas nekredinda. Internacia publikopinio atentigas, ke la usona movo pliseverigos streĉecon inter la du plej grandaj ekonomioj de la mondo. Usono devas preni sur sin la respondecon pri subfosado de ĉina-usonaj rilatoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree