Malajzio kaj Ĉinio promesis profundigi kunlaboron en diversaj kampoj
Yu Publikigita: 2023-08-12 15:25:35

Malajzia ĉefministro Anwar Ibrahim renkontiĝis kun vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vendrede en la urbeto George, dum kiu la du flankoj promesis profundigi kunlaboron en diversaj kampoj.

Anwar rememoris sian sukcesan viziton al Ĉinio en marto de ĉi tiu jaro kaj diris, ke Ĉinio estas fidinda kaj bona amiko de Malajzio, kaj la du landoj havas specialajn kaj amikajn rilatojn kun fortika duflanka kunlaboro.

La ĉefministro diris, ke la du flankoj aktive efektivigis la konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj kaj faris gravajn progresojn en la kunlaboro pri ekonomio, komerco, investo, kulturo kaj turismo. Li aldonis, ke li bonvenigas ĉinajn kompaniojn vastigi investon en Malajzio, kaj Malajzio volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj por atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn.

Wang diris, ke Ĉinio pretas labori kun Malajzio por konservi la tendencon de bona kaj forta disvolviĝo de duflankaj rilatoj, alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj kaj fari novajn kontribuojn al disvolviĝo kaj revigliĝo de la regiono. Li diris, ke Ĉinio kaj Malajzio estas ambaŭ emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj kun similaj disvolvaj konceptoj kaj vastaj komunaj interesoj, kaj ke altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo inter la du landoj rikoltis fruktodonajn rezultojn.

Tiutage, Wang renkontiĝis ankaŭ kun malajzia ministro pri eksterlandaj aferoj Zambry Abdul Kadir.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree