Instigo de japana politikisto al “milito” denove puŝi tajvananojn en abismon de suferoj
Ĝoja Publikigita: 2023-08-12 18:35:04

Vicprezidento de la Liberal-Demokratia Partio kaj eksĉefministro de Japanio Taro Aso lastatempe vizitis ĉinan tajvanan regionon, instigante Tajvanon esti "preta por militi kun la ĉeftero", kio ricevis fortan kritikon de diversaj rondoj. La publika opinio de la insulo tajvana kritikis, ke Aso ne petis pardonon pro pasinta koloniisma regado de Japanio super Tajvano, sed instigis al Tajvano disvolvi militan forton kaj sin prepari por milito, kio "puŝos en abismon de suferoj" tajvananojn. Okinava gubernatoro Denny Tamaki ĵaŭde montris, ke sinteno de Aso estas mala al konsekvenca orientilo de la japana registaro, kaj esperis, ke la japana registaro faros dialogon kun Ĉinio por eviti miskomprenon.

Inter japanaj politikistoj kiel reprezentanto de "frakcio subtenanta Tajvanon" Aso multfoje faris nekonvenajn rimarkojn kaj estas nomata de japanaj amaskomunikiloj kiel "Grandbuŝa Aso". Ĉifoje li vizitis Tajvanon kaj publike instigis al "milito", kio malkovris danĝeran tendencon de japana militismo.

Pro severaj krimoj fare de Japanio dum ĝia kolonia regado super Tajvano kaj ĝia invado en Ĉinio, en la Ĉina-Japana Komuna Deklaracio, publikigita en 1972, la japana flanko esprimas profundan sinekzamenon pri seriozaj perdoj kaj damaĝoj al la ĉina popolo en la milito, agnoskas, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro, kaj plene komprenas kaj respektas la starpunkton de Ĉinio, ke Tajvano estas la nedisigebla parto de la ĉina teritorio.

Kiel japana eksĉefministro Aso ne povas ne klare scii la promeson de la japana registaro al la ĉina flanko. Tamen, kun la fiera mensostato li agis kontraŭ la tajdo, kaj faris maldiskretajn rimarkojn aŭ kritikojn pri la tajvanaj aferoj kaj danĝerajn paroladojn, kiuj malobeas la principon de unu Ĉinio kaj spiriton de kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio. Li aldonis problemojn al la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

La vizito de Aso, vicprezidento de la japana reganta partio, la Liberal-Demokratia Partio, malrekte enkorpigis iun tendencon de la japana registaro, reprezentis la sintenon de la japanaj dekstraj fortoj nei la historion kaj rifuzi sinkorekton. Tamen ili mistaksis la nunan internacian situacion kaj komparon de fortoj. Nun estas la tria jardeko de la 21-a jarcento, Ĉinio ne estas la registaro de la Qing-dinastio, kiu subskribis la Traktaton de Shimonoseki en 1895, kaj Japanio tute ne havas kvalifikon kritiki kaj komenti la tajvanan demandon. Se iuj japanaj politikistoj ankoraŭ restus kape antaŭ pli ol cent jaroj kaj en la pozo kiel kolonianto intervenus en ĉinajn internajn aferojn, ili, ludantaj per fajro, pli aŭ malpli frue pereos de la fajro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree