Ĉinio publikigis raporton pri obeado de Usono al MOK
Yu Publikigita: 2023-08-12 15:23:08

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio vendrede publikigis raporton pri obeado de Usono al la Monda Komerca Organizo (MOK) por la unua fojo.

La raporto retrorigardis usonajn agojn pri observo de reguloj de la MOK kaj esprimis zorgojn pri usonaj politikaj rimedoj, kiuj rompas multflankajn komercajn regulojn, altrudas unuflankajn sankciojn, manipulas duoblajn normojn en industriaj politikoj kaj disturbas tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn.

La zorgoj tuŝas 11 kampojn, inkluzive de tarifaj kaj ne-tarifaj baroj, industriaj subvencioj, agrikulturaj subvencioj, komercaj reĝustigoj, normoj kaj teknikaj reguloj, servokomerco kaj rajtoj pri intelekta proprieto.

Usono ne nur selekteme efektivigis decidojn de la MOK, sed ankaŭ blokis nomumojn de novaj membroj de la Apelacia Instanco, kio kaŭzis la "paralizon" de la Apelacia Instanco.

La raporto diris, ke Usono havas longan historion de adopto de unuflankaj rimedoj kontraŭ aliaj membroj sub la preteksto de tiel nomata "nacia sekureco", "homaj rajtoj" kaj "devigita teknologia transdono", kaj ankaŭ devigis aliajn sekvi ĝiajn diplomatiajn politikojn kaj kontraŭleĝajn postulojn.

Krome, Usono efektivigis ekskluzivajn kaj diskriminaciajn subvenciajn politikojn kaj disturbis la industrian disvolviĝon de aliaj landoj per rimedoj kiel kontrolo de eksporto.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree