Demando: Hodiaŭ estas la 45-a datreveno de la Traktato de Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Kiel Ĉinio taksas la signifon de la traktato kaj kiel Ĉinio komentas siajn rilatojn kun Japanio en la lastaj jardekoj, kaj kion Ĉinio esperas pri la estonta disvolvo de la rilatoj.
Respondo: Antaŭ kvardek kvin jaroj Ĉinio kaj Japanio subskribis la Traktaton de Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. La traktato en la leĝa formo difinas, ke Ĉinio kaj Japanio devas persisti en paco, amikeco kaj kunlaboro, kaj fiksis neeksmodajn principojn kaj direkton por la dulanda kontaktado. En la lastaj kvardek kvin jaroj la dulandaj rilatoj multe disvolviĝis, alportis verajn profitojn al la du popoloj kaj forte akcelis prosperon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo.
"Nun la rilatoj troviĝas en la ŝlosila periodo de plibonigo kaj disvolvo." Proparolanto de la ministerio diris, ke Ĉinio esperas, ke okaze de la 45-a datreveno de la traktato, Japanio kune kun Ĉinio retrospektos spiritojn de la traktato, rigore observes komunajn konojn de la traktato, protektos politikan bazon, fortigos reciprokprofitan kunlaboron, forigos malhelpon kaj ĝenon kaj komune sin dediĉos al konstruado de la duflankaj rilatoj konvenaj al postulo de la nova epoko.