La gubernatoro de Havajo, Josh Green, konfirmis la 12-an de aŭgusto, ke sovaĝaj fajroj en la gubernio Maŭi mortigis almenaŭ 89 homojn, superante la Tendaran Fajron en Kalifornio, kiu mortigis almenaŭ 85 homojn en 2018, kaj iĝante la plej mortiga fajro en Usono en la lasta jarcento.
Green diris en la gazetara konferenco tiutage, ke sekvante la malfacilan disvolvon de la serĉa kaj sava laboro, la nombro de viktimoj probable plue pliiĝos, kaj la perdo kaŭzita de sovaĝaj fajroj estas proksima al 6 miliardoj da usonaj dolaroj. Policistoj de la gubernio Maŭi diris en gazetara konferenco, ke nur 3% de la katastrofa areo estis traserĉitaj de hundoj por savado. Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, la nombro da malaperintaj homoj probable estos eĉ mil.