Ĉinio forte kondamnas usonan decidon aranĝi tiel nomatan “survojan halto” por Lai Ching-te
Ĝoja Publikigita: 2023-08-13 15:45:16

Ĉinio dimanĉe publike kaj forte kondamnis la usonan decidon aranĝi tiel nomatan "survojan halton" por Lai Ching-te, dirante, ke Ĉinio firme oponas iun ajn viziton de separistoj de "Sendependiĝo de Tajvano" al Usono en iu ajn nomo kaj je iu ajn perteksto.

Laŭ raporto, vicgvidanto de la ĉina tajvana regiono Lai Ching-te ekveturis al Paragvajo por ĉeesti al la enoficiĝa ceremonio de paragvaja nova prezidento en la 12-a de aŭgusto kaj li atingis Nov-Jorkon por "survoja halto".

Demandite pri komento al koncernaj raportoj, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio firme oponas oficialan komunikadon inter Usono kaj la tajvana regiono en iu jan formo.

La proparolanto diris, "Ni firme oponas kontraŭ tio, ke la usona registaro oficiale kontaktas kun la tajvana regiono en iu ajn formo".

La proparolanto diris, ke "La tajvana demando estas la kerno de ĉinaj interesoj, la politika bazŝtono de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la unua ruĝlinio netransirebla de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono," urĝante, ke Usono restu fidela al la principo de unu Ĉinio kaj al la reguloj de la tri ĉina-usonaj komunikaĵoj, efektive plenumu la promeson ne subteni "sendependiĝon de Tajvano" aŭ "du Ĉinioj" aŭ "unu Tajvano kaj unu Ĉinio", ĉesigu oficialan komunikadon kun Tajvano, ĉesigu instigon kaj subtenon al separismaj fortoj de "Sendependiĝo de Tajvano" kaj iliaj aktivadoj, kaj ĉesigu falson kaj malplenigon de la principo de unu Ĉinio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree