Ĉinio frue dimanĉe sendis novan sateliton en spacon el la Xichang-a Satelita Lanĉa Centro en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.
La satelito L-SAR4 01 estis lanĉita je la 1-a horo kaj 26 minutoj laŭ la pekina tempo per portoraketo Longa Marŝado-3B kaj sukcese eniris en sian planitan orbiton.