Bona efiko de tradicia ĉina medicino en Gabono
Ĝoja Publikigita: 2023-08-13 15:14:33

La 16-a de julio, 2023, dimanĉe, klara.

Mi nomiĝas Xu Zhao, estas membro de la 24-a amaso da ĉina kuraca teamo helpanta Gabonon kaj kuracisto pri akupunkturo kaj mokso de Unua Eduka Hospitalo sub Tianjin-a Universitato de Tradicia Ĉina Medicino. Hodiaŭ mi restas en Gabono 252 tagojn.

La 4-an de novembro, 2022, mi adiaŭis la patrion kaj familianojn kaj firme marŝis sur la vojo al Afriko. La helpata hospitalo situas en la gabona ĉefurbo Liberurbo, ĝi estis fonita en 1977 sub la helpo de la ĉina registaro kaj sur la bazo de kliniko de akupunkturo kaj mokso, fondita de du ĉinaj kuracistoj. Ankaŭ tiam komenciĝis medicina kunlaboro inter Ĉinio kaj Gabono. Estas hazarde, ke mi naskiĝis en tiu ĉi jaro. Kaj tio pli intime ligis min kaj la landon Gabonon.

Fariĝis unu el la plej ŝatataj kuracadoj de Gabono akupunkturo, mokso, masaĝo, fajrvigliga fumtubeto kaj aliaj kuracmetodoj de la ĉina tradicia medicino pro simpleco, oportuneco, malmultekosto kaj bona efiko. Mi senĉese plibonigis kaj pliigis liston de malsanoj kaj programon de kuracado de la loka liniko de akupunkturo kaj mokso laŭ lokaj klimataj trajtoj kaj medicinaj kondiĉoj, plene ludis karakterizaĵojn de la ĉina tradicia medicino kaj kontinue resanigis lokajn pacientojn per akupunkturo, mokso, masaĝo, fajrvigliga fumtubeto kaj fizioterapio. Kaj ĉi tiuj metodoj bone efikas por malsanuloj de hemiplegio, vizaĝa paralizo, hipertensio, sukera diabeto kaj ĝiaj komplikaĵoj, katarakto ktp.

Kiam mi ĵus atingis la hospitlon, tiam min vizitis maljunulino, kiu malsaniĝis pro cerba akcidento kaj serioza kolspondilozo multajn jarojn kaj malfacilis en paŝado longtempe. Post kuracado de akupunkturo, mokso kaj masaĝo, evidente mildiĝis la simptomoj de doloro kaj senkontrolo de brakoj kaj gamboj. Nun ŝi ricevas kuracadon tri foje po semajno por akiri la plej bonan efikon, kaj pri tio ankaŭ ŝi plenas de fido.

Por plibone diskonigi kaj disvolvi la ĉinan tradician medicinon kaj samtempe kultivi specialan kuracan teamon helpantan aliajn landojn, mi multfoje prezentis akupunkturon, mokson kaj masaĝon al kuracistoj kaj flegistoj de diversaj fakoj de la hospitalo kaj en simplaj vortoj klarigis sciojn de la ĉina tradicia medicino pri preventado kaj kuracado de malsanoj.

La ĉina tradicia medicino estas brila karto por interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko. Mi klopodas por disvastigi ĝin, plenumi mian mision helpi Afrikon, disvastigi amon, ekspliki la spiritojn de ĉina kuraca medicina teamo helpanta aliajn landojn, nome “ne timi penadon, sin dediĉi al kontribuo, savi kaj helpi vunditojn kaj mortontojn kun senlima amo” , montri la bonan figuron de ĉina kuracisto per majstraj kuracaj lertecoj kaj nobla virto, bone servi kiel sendito de disvastigo de la ĉina tradicia medicino kaj kontribui inteligenton kaj forton de la ĉina tradicia medicino por konstrui komunumon de la homaro pri sano en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree