Proparolanto de la ĉina ĉeftero dimanĉe esprimis firman oponon kontraŭ vizito de Lai Ching-te al Usono en iu ajn nomo aŭ je iu ajn preteksto.
Zhu Fenglian, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de Ŝtata Konsilio de Ĉinio, faris la rimarkojn demandite pri komento al "survoja halto" de Lai en Nov-Jorko.
Zhu diris, ke ni klare esprimis nian pozicion pri la "survoja halto" de Lai en Usono en multaj okazoj, kaj la ĉina ĉeftero firme oponas kontraŭ liaj agoj damaĝantaj Tajvanon per serĉado de usona subteno al lia sendependa tagordo.
Ŝi esprimis firman oponon kontraŭ usona silenta konsento aŭ subteno en iu ajn formo al separistoj de "Sendependiĝo de Tajvano" kaj iliaj aktivadoj.
Zhu diris, ke la agoj fare de separismaj fortoj malobeas ĉefan volon de la tajvana popolo pri paco, disvolvo, interŝanĝoj kaj kunlaboro. "Fine ili tiros Tajvanon en danĝeran zonon de milito kaj alportos katastrofon al samlandanoj en Tajvano."