Je la 13a horo kaj 32 minutoj de la 14a de aŭgusto, Ĉinio lanĉis kvin satelitojn, inkluzive de Hede-3 A-E en la spacon per la portoraketo Kuaizhou-1A en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro. La satelitoj sukcese eniris en la antaŭfiksitan orbiton, kaj la lanĉa misio estis komplete sukcesa. La Hede-3 A-E satelitoj estas uzataj ĉefe por komercaj telesensaj servoj.
Ĉi tiu misio estas la 27-a flugo de la portoraketo Kuaizhou, kiu havas diversajn tipojn.