Usona mediato: Pafiloj estas ĉefa faktoro en daŭra kresko de sinmortigo en Usono
Pluveta Publikigita: 2023-08-14 14:49:39

La 10-an de aŭgusto usona mediato CNN raportis, ke laŭ datumoj de la usonaj Centroj por Regado kaj Preventado de Malsanoj, la nombro de sinmortigoj en Usono atingis preskaŭ 50 000 en 2022, kiu kreis novan rekordon en la historio. La datumoj montris, ke la sinmortigoprocento en Usono daŭre pliiĝis ekde 2021, superante la antaŭan pinton en 2018. En 2022, preskaŭ 15 el 100 000 homoj en Usono mortis pro sinmortigo, kaj pli ol duono de la sinmortigaj kazoj estis rilata al pafiloj. Ankaŭ la raporto publikigita de la Centro por Pafilaj Perfortaj Solvoj ĉe la Universitato Johns Hopkins en junio montris, ke pafilo estas grava faktoro kreskigi sinmortigoprocenton en Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree