Ĉinio forte kondamnas terurisman atakon en la pakistana haveno Gwadar
CMG Publikigita: 2023-08-14 22:05:14

La 14an de aŭgusto la proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, prezidis regulan gazetaran konferencon. Ke, laŭraporte, en la 13a de aŭgusto, okazis atako kontraŭ ĉinaj inĝenieroj en la pakistana haveno Gwadar, tion raportisto menciis, kaj al la proparolisto faris demandojn: Ĉu li povas detali la okazon? Ĉu vundiĝis ĉinoj en la atako? Kian komenton li havas?

Wang respondis, ke la 13an de aŭgusto, en la pakistana haveno Gwadar, aŭtoj de ĉinaj inĝenieroj estis atakitaj de apudvojaj bomboj kaj pafadoj, sed sen morto aŭ vundiĝo de ĉinoj. Ĉinio forte kondamnas tiun ĉi teruran agon kaj postulas, ke Pakistano severe punu la krimulojn kaj alprenu rimedojn garantii la sekurecon de la ĉinaj personoj. Wang diris, ke la ĉinaj konsulejo kaj ambasadorejo lanĉis en la unua tempo krizokazan planon, atentigante, ke la lokaj ĉinaj civitanoj, entreprenoj kaj konstruaj establoj sin gardu kontraŭ riskoj kaj danĝeroj.

La proparolisto akcentis, ke Ĉinio, kune kun Pakistano, daŭre antaŭgardos kontraŭ terurisma minaco, reale protektos la ĉinajn personojn, instituciojn kaj konstruajn establojn, kaj garantios, ke ia ajn intenco detrui la amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano kaj la ĉina-pakistanon ekonomian koridoron ne realiĝos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree