La 15an de aŭgusto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Yoon Seok-youl, prezidento de Sud-Koreio, por la 75-a datreveno de fondiĝo de la sudkorea registaro.
Xi montris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas gravaj najbaroj kaj partneroj. De la 31 jaroj post establiĝo de la dimplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio, sub la komuna klopodo de la du landoj, la ĉina-sudkoreaj rilatoj senĉese disvolviĝas kaj alportas grandan bonon al la du popoloj. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Sud-Koreio kaj volas kune kun Yoon Seok-youl antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ĉina-sudkoreaj rilatoj, pliigi komunajn interesojn kaj garantii regionajn pacon, stabilecon kaj prosperon.