La ĉina ekonomio reprosperiĝis daŭre kaj stabile en julio
Pluveta Publikigita: 2023-08-15 15:24:48

La 15-an de aŭgusto la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon por prezenti la funkciadon de la nacia ekonomio en julio 2023.

Fu Linghui, proparolanto de la Nacia Statistika Buroo, diris, ke ekde la komenco de ĉi tiu jaro, la kresko de la monda ekonomio estas ĝenerale malforta; la tutmondaj komerco kaj investo malrapidiĝis; kaj la kuntiriĝo de ekstera postulo donis grandan premon al la ekstera komerca kresko de Ĉinio. Fronte al la malfacila situacio, Ĉinio, farante klopodojn, stabiligas la skalon de la ekstera komerco kaj optimumigas ĝian strukturon, kaj la persistemo de la ekstera komerco daŭre montriĝis. La skalo de importo kaj eksportado de varoj estis ĝenerale stabila, kaj la komerca pluso restis sur relative alta nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree