Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping vokis la tutan socion vigle moviĝi kaj agi kiel modeloj en praktikado de la koncepto, ke bluaj akvoj kaj verdaj montoj estas sentakseblaj trezoroj.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la instrukciojn en la unua Nacia Ekologia Tago de Ĉinio la 15-an de aŭgusto.