Usona mediato: Politika perforto minacas socian stabilecon en Usono
Pluveta Publikigita: 2023-08-15 19:35:09

La 14-an de aŭgusto usona mediato Associated Press raportis, ke kiam la usona elekto de 2024 alproksimiĝas, ofta politika perforto minacas la socian stabilecon en Usono. La artikolo diris, ke en la lastaj jaroj, fizikaj minacoj kontraŭ registaraj oficistoj daŭre altiĝas, alportante novajn defiojn al la usona leĝplenumado, civitanaj rajtoj kaj demokratio. Laŭ rilataj raportoj, la nombro da fizikaj minacaj kazoj kontraŭ senatoj de la Kongreso en 2022 estis pli ol duobla ol tiu antaŭ kvar jaroj. Krome, sub la influo de la rimarkoj de iama usona prezidento Donald Trump, ke "la rezultoj de la elekto de 2020 estas ŝtelitaj", la nombro da minacaj kazoj kontraŭ elekta laborantaro ankaŭ pliiĝis. Ĉirkaŭ sesono de la dungitaro diris, ke ili estis minacataj. Specialistoj avertis, ke la politika perforto estas grava minaco al socia stabileco, precipe kiam alproksimiĝas la elekto de 2024 kaj la juĝo de Trump.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree