Andy Boreham: Pli kaj pli da fremdlandanoj esperas koni veran Ĉinion
Ĝoja Publikigita: 2023-08-15 13:14:20

Andy Boreham devenas de Nov-Zelando, vivas en Ŝanhajo kaj laboras pri raportado de Ĉinio. "Dum mia restado en Ĉinio en multaj jaroj, mi vizitis ĉirkaŭ 60 relative grandajn urbojn, kaj tio estas mia metodo por koni kaj kompreni Ĉinion."

Andy vivas en Ĉinio dek jarojn. Lastajn du jarojn li faris mallongajn videaĵojn por prezenti al alilandaj retanoj veran kaj tridimensian Ĉinion en siaj okuloj. "Kiel raportisto mi opinias, ke mi devas fari ion por refuti kaj ĝustigi falsajn novaĵojn.”

"Refuti kaj ĝustigi falsajn novaĵojn" estis ripetita de Andy. Li diris, ke iuj okcidentaj amaskomunikiloj havas seriozan antaŭjuĝon en siaj raportoj pri Ĉinio. "En mia infaneco la televida programo donis al mi la impreson pri Ĉinio malpura, senorda kaj malprogresinta sub objektivoj de okcidentaj amaskomunikiloj."

Dum la unua vojaĝo de Andy al Ĉinio, ĉi tia rigida impreso tute estis rompita. "En 2009 per buso mi de Vjetnamio venis al urbo Nanning de la regiono Guangxi, suda Ĉinio, kaj tiu ĉi estis mia unua vojaĝo en Ĉinio. La urbo Nanning surprizis min, ĉar ĝi estas pura kaj vasta kaj loĝantoj tieaj tre amikaj kaj gastamaj. Poste mi vojaĝis al Kantono, urbo malferma, civilizacia kaj vivoplena. Kaj mia unua penso ĝuste estis, ke okcidentaj amaskomunikiloj trompis min."

Kial estas tute malsamaj Ĉinio antaŭ liaj okuloj kaj en raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj? Kia estas la vera Ĉinio? Kun ĉi tiuj demandoj Andy komencis lerni la ĉinan lingvon por trovi respondojn en Ĉinio. Pli kaj pli multe kompreninte Ĉinion, Andy sentas, ke li devas fari ion por esprimi siajn proprajn opiniojn.

En 2021, Andy kaj kolegoj fondis "Studion de Andy kun verdaj okuloj". Ili faris filmadon kaj produktis videaĵojn por rakonti la veran Ĉinion. Iliaj mallongaj videaĵoj kun vero kaj faktoj refutis falsajn raportojn de okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj nigrigis Ĉinion. "Kvankam rapide disvolviĝas la ĉina ekonomio, montriĝis la lando per Someraj kaj Vintraj Olimpikoj, tamen ne haltis negativaj raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj pri Ĉinio, ili ofte uzas frazojn komence de la vorto 'sed', post 'sed' ĝenerale estas malbonaj novaĵoj rilataj al Ĉinio, kaj inter ili plejpartaj estas falsaj. Ni, per faktoj, refutas negativajn novaĵojn post 'sed'."

Nun ĉiutage Andy elsendas novajn mallongajn videaĵojn. Ŝatantoj de la videaĵoj sur sociaj mediatoj superis du milionojn kaj inter ili pli ol 150 mil loĝas ekster Ĉinio. Ili esperas per produktoj de Andy vidi vigle disvolviĝantan Ĉinion kaj koni kortuŝajn kaj signifajn rakontojn okazintajn kaj okazantajn sur la tero, kiuj estas tute malsamaj kun tiuj raportitaj de okcidentaj mediatoj.

Andy ankaŭ zorgas pri amika kunlaboreco inter Nov-Zelando kaj Ĉinio. Li diris, "Mi opinias, ke estas mirindaj la ĉina rapido de disvolvo kaj forto de efektivigo. 'Zono kaj Vojo' ligas la tutan mondon. Tial, mi esperas, ke Nov-Zelando kaj Ĉinio estos pli proksimaj kaj pli amikaj. Mi opinias, ke Nov-Zelando fariĝos la plej fidinda partnero de Ĉinio kaj grava ponto inter aliaj okcidentaj landoj kaj Ĉinio."

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree