Artikolo pri ĉina modernigo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estos publikigita merkrede.
La artikolo de Xi, ankaŭ ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estos publikigita en la ĉi-jara 16-a numero de la gazeto Qiushi, ĉefa organo de la Centra Komitato de la KPĈ.
La artikolo diras, ke la ĉina modernigo enhavas elementojn, kiuj estas komunaj al ĉiuj landoj en la modernigaj procezoj, sed ĝi estas pli karakterizita per trajtoj, kiuj estas unikaj al la ĉina kunteksto.
Ĝi aldonas, ke la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ klarigis la kvin unikajn trajtojn de ĉina modernigo kaj ĝian sciencan signifon.
La artikolo atentigas, ke por transformi ĉinan modernigon en sukcesajn praktikojn, necesas grandaj klopodoj.