Okazis Media Kooperacia Forumo 2023 en Najrobo
Pluveta Publikigita: 2023-08-15 16:03:52

La 14an de aŭgusto en Najrobo, la ĉefurbo de Kenjo, okazis Media Kooperacia Forumo 2023 “Niaj Afrikaj Partneroj”, kiu estis organizita de Ĉina Komunikila Grupo kaj Afrika Brodkasta Ligo. La ĉeftemo de la forumo estas “Strebu por reciproka lernado inter civilizacioj kaj kreu estontecon man-en-mane”. Hu Heping, vicministro de Diskoniga Departemento de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri kulturo kaj turismo, ĉeestis la forumon kaj faris paroladon. Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la KPĈ kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, faris videan paroladon. Al la forumo ĉeestis pli ol 100 koncernaj specialistoj, delegitoj kaj entreprenistoj el 27 afrikaj landoj, inkluzive de Grégoire Ndjaka, ĉefa plenuma direktoro de Afrika Brodkasta Ligo, Zhou Pingjian, ĉina ambasadoro al Kenjo, kaj tiel plu.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree