Mistera eksponado en Xinjiang Muzeo
Mirinda Publikigita: 2023-08-15 16:32:25

En la Xinjiang Muzeo, la plej granda sinteza muzeo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, unu el la plej allogaj eksponaĵoj estas la “mumioj” antaŭ pli ol mil jaroj. Ĉar Xinjiang havas sekan klimaton, precipe en Turpan, Lop Nor kaj aliaj loko la temperaturo estas alta kaj la aero estas ege seka. En tia medio la kadavroj de forpasintoj malfacile putris kaj post jaroj formiĝis sekiĝintaj kadavroj. 

La unua sekiĝinta kadavro eksponita de la muzeo estas princino de Loulan (antikva regno de Xinjiang) kun historio de 3 800 jaroj. Estas mirinde, ke sur la haŭto de vizaĝo kaj manoj estis pentritaj tatuoj kun malsamaj dezajnoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree