Kian dividendon transnaciaj entreprenoj havas kiam la ĉina ekonomio reviviĝas?
CMG Publikigita: 2023-08-16 17:12:55

“Nuntempe en Ĉinio estas pli ol 180 miloj da firmoj koncernaj al kafo. La ĉina kafa merkato en la sekvantaj tempoj sin tenos forte kreskanta.” Antaŭ nelonge la rusa informagentejo Sputnik en sia retejo aperigis tekston, raportante pri la vivega vigleco de la ĉina kafa merkato.

Tio estas elmontriĝo de la konstanta reprosperiĝo de la ĉina konsummerkato. En la 15a de aŭgusto ĉinaj aŭtoritatoj publikigis ekonomiajn donitaĵojn, kiuj montris, ke la ĉina ekonomio pluigas sian revigliĝon, precipe en la konsumado en servoj. En la antaŭaj sep monatoj de la kuranta jaro la pomalgranda sumo en servoj kreskis je 20,3% kompare kun tiu de la sama periodo de la jaro 2022. Danke al la somerferiaj vojaĝoj, sportoj kaj amuzoj, rapide kreskis la rilata servkonsumado. Dume la pomalgranda sumo de sociaj konsumaĵoj kreskis je 7,3%.

Konsumo estas esenca motoro de ekonomia kresko. Nun al la tutmonda ekonomio mankas forto por sin reprosperigi. Sed la ĉina konsummerkato aspektas alie, kiu sin revivigas seninterrompe. Kian ŝancon tio alportos al la mondo?

Kelkajn tagojn antaŭe la ĉina Konsilantaro elmontris 24 politikajn rimedojn kun la celo: plue optimumigi la investan medion por fremdaj komercistoj. Samprofesiuloj montras, ke la aranĝoj faritaj por plua malfermo al telekomuniko, financo, biomedikamento kaj aliaj sektoroj signifas, ke la disvolva spaco, en kiu la fremdaj entreprenoj engaĝiĝas en la ĉina servado, estas pli granda.

La antaŭvidebleco de la ĉinaj ekonomiaj politikoj estas “maloftaĵo” por transnaciaj entreprenoj. En la nuna mondo regas maltrankvilo, kaj en iuj okcidentaj landoj la ekonomiaj politikoj emas “tuj sin turni”. La ĉina politikaro tamen ĉiam tenas sin stabila kaj kontinua, kaj tio trankviligas fremdajn entreprenistojn je pluekzistado en Ĉinio. La ĉinaj ekonomiaj politikoj alportas al la mondo “certecon”, kaj la efiko kaŭzita per tiuj politikoj ankaŭ elmontriĝas konstante.

Aktuale, la internacia situacio ankoraŭ estas implika kaj serioza, sed la tendenco de la ĉina ekonomio ne ŝanĝiĝas, kiu iras en bona stato kaj havas grandan persistemon kaj potencialon. Faktoj diras al tiuj okcidentanoj, kiuj “malkantas” pri la ĉina ekonomio, ke tio estas ĝenerala situacio, ke la ĉina ekonomio disvolviĝas altkvalite, spite al malfaciloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree