En la urbo Guanghan, Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, arkeologoj malkovris la ruinon Sanxingdui, kiu ekzistas de pli ol 3 000 jaroj. Ĉi tie estis eltrovita granda kvanto da bronzaĵoj. Erudiciuloj opinias, ke la antikva Shu-kulturo de Sanxingdui miksiĝis kaj komunikiĝis kun la Shang-kulturo en la Centra Ebenaĵo.